Fwd: [ret-info] Helpu krei novan retejon por TEJO!

Helpu krei novan retejon por TEJO!

Por solvi - kaj estonte eviti - plurajn ĝisnunajn problemojn, la estraro de TEJO decidis reformi kaj rekonstrui sian retejon, kaj petas vian helpan kontribuon. La nova retejo devas esti:
 - alloga,
 - facile superrigardebla,
 - redaktebla de pluraj (nefakaj) personoj,
 - havu kaj statikan kaj nestatikan parton:
    - la statika parto (t.e. relative konstanta enhavo) estu plurlingva
    - la nestatika (t.e. novaĵoj) estos baze nur en Esperanto.

Kandidatiĝu antaŭ la 15-a de majo sendante retmesaĝon al novaretejo@tejo.org. La kandidatiĝoj estos traktitaj kiel eble plej rapide. La plej gravaj ecoj taksataj estos:
- tempo en kiu estos realigita la retejo (bv. prezenti iun tempoplanon),
- sperto de la kreanto (bv. prezenti ekzemplojn de via ĝisnuna laboro),
- kosto de laboro (bv. ne inkluzivi kostojn de ŝablono, servilo ktp., sed nur laborkostojn).

Dum sia lasta kunsido la estraro de TEJO laboris pri tiu temo kaj havas jam kelkajn aferojn pretaj. Temas pri baza strukturo de la retejo kaj provizore elektita ŝablono por la retejo (ĝi ne nepras, sed plej facilas, ĉar ĝiabaze ni laboris pri la strukturo). Havante spertojn kun diversaj sistemoj kaj ilia uzulamikeco, ni havas ioman preferon al retejo en WordPress kaj fortan malpreferon al retejo en Drupalo. Kompreneble tamen elekto de sistemo estas ankoraŭ diskutebla - ni bonvenigas argumentojn por de vi preferata elekto.

La laboro konsistos el:

- starigo de unu plurlingva ĉefretejo de TEJO surbaze de enhavmastruma sistemo kaj grafika ŝablono (kun eventalaj laŭbezonaj modifoj de la ŝablono),
- transmeto de informoj el la malnova retejo al la nova (kun gvido/helpo de TEJO-volontulo kaj de estraro),
- starigo de apartaj nur Esperantlingvaj subpaĝoj (nepre samsistemaj, prefere sam- aŭ simil-ŝablonaj) por "Aktivula trejnado", "Eksteraj rilatoj" kaj "Scienca kaj faka agado", kune kun transmeto de informoj el la malnova retejo kaj vikio (kun gvido/helpo de TEJO-volontulo kaj pria estrarano),
- eventuala laŭbezona helpo kaj/aŭ riparo de eraroj en komenca periodo de mastrumado de la retejo (iusence kiel garantio dum tiu periodo, kiam oni komencas labori kun la nova retejo)

En via kandidatiĝo ne kalkulu kostojn de la servilo, ŝablono, ktp - nur viajn laborkostojn. Vian kandidatiĝon sendu al la adreso "novaretejo@tejo.org" ĝis la limdato: la 15-a de majo! – Dankon pro via kunlaboro!

laŭ FB-paĝo de TEJO

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.facebook.com/Ret.Info

__________________________________________________________________________________________ 



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários